
Saluton karaj!
Memoris lecionon de Esperanto.
Oni rakontis pri kauxzoj kiuj alkondukis Ludoviko Zamenhof al ideo pri
komuna lingvo. Jen estas fragmento el tiu leciono: "Tiam diversaj nacioj
vivis aparte, ne ekzistis fido inter ili, cxiu nacio timis la ceterajn.
Ludoviko Zamenhof opiniis ke kauxzo de tio estas la reciproka nekompreno,
la parolado en diversaj lingvoj. Tiu kredo venigis lin al penso pri komuna
lingvo kaj gxi neniam forlasis lin."
Estas bonege, ke ni havas komunan
lingvon, per kiu ni povus bone kompreni unu alian! Sed la faktoj
el la vivo klare montras, ke komuna lingvo estas necesa, sed nesuficxa
kondicxo por senobstakla interkompreno. Multaj da homoj nun parolas saman
lingvon, sed malgraux tio ili malbone komprenigxas. Ili parolas pri io,
sed subkomprenas tute alian. Antaux nelonge legis interpretan vortaron.
Gxi enhavigxis klarigojn pri regula parolado inter la viroj kaj virinoj,
cxar cxiu sekso diris ion, sed komprenas alian kaj la rezulto estas
plena miskompreno.
Laux historiocxiujn civitanajn
militojn en la mondo estis faritaj de samlingvaj parolantaj homoj. Nuntempe
tre multe samlingvaj homoj dauxrigas miskompreni unualie. Inter homoj,
en iliaj rilatoj kaj komunikadoj nun ofte ekzistas abismoj. Bedauxrinde
tre ofte ili vane interbatalas kaj kontrauxstarigxas.
Aliflanke mi vidis homojn kiujn
bone interkomprenas, malgraux ke ili parolas diversajn lingvojn. Mi scias
ankaux pri bona kompreno inter homoj kaj bestoj.
Samkiel d-ro Esperanto, dum longaj
jaroj mi estis observanto de multaj miskonprenoj inter homoj, sed kiuj
parolas la saman lingvon. Senlace mi sercxis principojn por pli bona vivado
kaj pli kontentigaj rilatoj inter homoj.
Sendubas, ke Esperanto estas
la solvo por la komunikad-problemo inter la homoj de la tero, cxar gxi
estas neuxtrala, moderna, belsona, regula, fonetika, simpla kaj la plej
facile lernebla.
Sed sendube, alia duono de la
solvo por la kompren-problemo inter homoj aperigxas kiel Duonika
- unika, nuntempa, prudenta sistemo por vekigxo etoson de kunlaboro. Duonika
instruas nin nome al kunlaborado kaj enkondukas en homa konscio kompreneblon,
filozofion, vidpunkton de kreaj rilatoj kaj reciproke utila kunlaborado.
Krome ekzercoj, plenumantaj kun partnero estas tre utilaj kaj belaj kiel
danco. Sekve Duonika kunigxas beleco kaj kunlaboreco. Cxefe pro tio mi
ofte nomigxas gxin bela rito por vekigxado de la kunlabora etoso.
Sed tiu sistemo devas kaj povas
disvastigxi nur per ia lingvo. Felicxe ni jam havas tiel lingvon - Esperanto.
Samkiel mia amiko kaj instruisto
japano Masayuki Sajonji, kiu disvastigas sian utilan kuracsistemon
per Esperanto, mi decidis fari la samon.
Cxar mi scias, ke Duonika kaj
Esperanto, manenmane povus fari admirindan la tutan homan vivon kaj povus
transformi teron en unu pli bona loko por vivado.
Dostojevski diris: "La beleco
savos la mondon" Bertrand Russell aldiris: "La ununura ajxo kiu savos la
homaron estas la kunlaboro" Duonika estas bela sistemo, kiu celas
vekigi en homoj etoson de kunlaboreco. Esperanto fratigas la popolojn,
Duonika fratigas la homojn!
Kio estas DUONIKA? - La gajna
viv-stratemo (GVS)
Tio estas sistemo el psikologiaj
kaj filozofiaj legxoj, elektitaj kaj orientitaj al atingo de pli sukcesa,
pli ricxa kaj pli felicxa vivo - cxi-tie kaj nun. Gxi konsistas el du bazaj
partoj - teoria kaj praktika.
En la teoria parto estas traktataj
la cxefaj fontoj de la homa dramo, la temoj pri la destino, karmo, morto,
la komplekso pri malplivaloro, la vivosenco kaj la damagoj de la amaskulturo
- pli gravaj mensogoj, dogmoj kaj antauxjugoj, la bazaj konceptoj kaj la
ok potencaj legxoj por gajna vivo.
La praktika parto entenas intelektajn
kaj fizikajn ekzercojn, plenumataj kun partnero.
Laux la baza kompreno de stratemo
Duonika la mondo kaj cxio en gxi estas manifestigxo de tri realoj -
energio, informo kaj estiga forto. Ni uzas ankaux kvaran nocion - materio.
La homo estas materia fokuso de energio, informo kaj estiga forto.
La farado de cxio ebla el la jam disponata karakterizas la estigan forton.
Gxi organizas energion laux difinita informo en atomoj, molekuloj, cxeloj
kaj organismoj. Gxi kunligas, formas, kreas.
Cxe homa nivelo la estiga forto
sin esprimas kiel kunlaboro, kreo, amo. Sekve, kiam ni kunlaboras kun aliaj,
kreas aux amas, ni plej forte manifestas la ekziston de la estiga forto
en nia vivo. La mondo konsistas el diversajxoj. Kelkaj estas tiom diversaj,
kvazaux kontrauxaj. Sed kontrauxeco ne signifas kontrauxstaron. La mondo
estas unueco kaj kunlaboro de diversajxoj kaj ne batalo inter la kontrauajxoj.
Ni mem vivas dank’al la kunlaboro de niaj organoj kaj cxiu organo
- dank’al la kunlaboro de multnombraj cxeloj. Sen tiu perfekta kunlaboro
ni ne povus ekzisti.
Duonika interesigxas nur
pri tio, kio ligas homojn por komuna gxojo kaj profito, kaj ne pri tio,
kio ilin disigas.
Cxiu el ni havas sperton pri
tio, ke en la rilatoj kun la aliaj ekzistas zonoj, en kiuj la komunikado
iras glate kaj donas kontentigon kaj plezuron al cxiu el ili. Tiujn zonojn
ni nomas zonoj de kunlaboro (ZK). Tie vi kaj via partnero sentas vin plej
komforte, plej agrable. La cxiuspeca komunikado, cxe kiu ambaux partoprenantoj
kaj donas kaj ricevas, travivas pozitivajn emociojn, estas trankviligitaj
kaj stimulitaj, progresas kaj havas bonan humoron, povas realigxi nur en
ZK. Ili povas pliigxi lauxnombre kaj lauxkvalite enkadre de la kontakto,
cxar cxio estas dinamika kaj cxiumomente eblas sxangxoj. Nia celo tamen
estas koncentrigxi sur la ZK. En ili nur realigxas la plej valoraj kontaktoj
inter la homoj, kaj ankaux inter la homo kaj la mondo. Dank’al la gxusta
alpasxo kaj al la krea inklino cxiu malkovras tiun ZK, kiu cxiam eblas
ecx inter "nepacigeblaj kontrauxoj". Nur tiumaniere oni povas atingi la
ekvilibron kaj harmonion en tiu dinamika mondo. Tiel realigeblas la plej
gajna viv-stratemo kaj la homo ne nur facile vivas, sed estas felicxa kaj
sukcesinta.
Cxiu, kiu volas tion, devas komenci
sxangxon kaj plibonigon de sia vivo. Duonika estas bona kaj bela komenco.
"La sola, kio savos la homaron, estas la kunlaboro."
Bertrand Russell
KELKAJ BAZAJ NOCIOJ
Kial Duonika?
Unue mi kreis la gimnastikon por paroj kaj
nur poste mi ordigis kaj priskribis la teorion. La nomo devenas de la fakto,
ke la baza rito por veki kunlaboran spiriton realigxas de du personoj.
Do, ili estas siaspeca duo (paro). Fine mi metis modernan finajxon - kaj
jen aperis Duonika. Mi elektis la laboron po pare, cxar ni, la homoj kutimas
interagi kaj reciproke influi kun iu aux io alia. Do, la scipovo kunlabori
nerimarkeble kaj plezurige akirita per la ekzercoj duope povas esti aplikata
en cxiu alia okazo. Kial mi nomas la sistemon "gajna"? Mi akceptas sagxa
kaj prudenta la konduton de homo, strebanta eviti sensencajn suferojn,
dolorojn, malfelicxojn kaj krei felicxan vivon. Do, gajna konduto estas
tiu, kiu helpas al la homo malproksimigxi de la sufero kaj la kaoso en
sia propra vivo kaj proksimigxi al la gxojo kaj gxuo, al la scio kaj kontentigxo.
Vastigi la limojn de la propra komforto kaj atingi felicxon kiel interna
stato de la animo - estas gajna konduto. Ne temas pri la atingo de unuopa
sukceso. Duonika estas tuteca alpasxo, kiu donas perfektajn rezultojn cxe
cxiu kontakto kun la realo.
Dank’al la apliko de GVS ni profitas en jenaj
agadsferoj
· korpo kaj psiko - ni
venkas la streson kaj proksimigxas al la stato de trankvila gxojo, sano,
optimismo kaj harmonio - rapide kaj agrable ni progresas en la sinkono,
liberigas nian menson de hereditaj legendoj kaj mensogoj kaj facile ekiras
sur la vojo de la celkonforma memperfektigxo.
· la rilatoj kun la homoj farigxas
pli plenvaloraj, ni lernas malkovri, disvolvi, ecx krei diversspecajn
zonojn de kunlaboro, firmigi malnovajn valorajn amikecojn kaj krei novajn,
ecx pli bonajn; plifortigas la torenton de amo kaj interkompreno
· profesio kaj sxatataj okupoj
- ni atingas cxiun eblan sukceson en la elektita agadkampo · la
apliko de GVS neeviteble kondukas al pli bona persona organizado, plena
respondeco pri la propra vivo, gajno de tempo, informoj, vivsperto, bonaj
kaj dezirataj amikoj, belegaj amuzoj, pli da sxancoj kaj pli da mono.
Kial spirito de kunlaboro?
Cxar gxi estas nevidebla kaj nekaptebla, sed
sin esprimas per la rezultoj de ajna agado. Kaj kiam vi vidas cxirkaux
vi belecon, gxojon, harmonion, amon - sciu, ke tie silente cxeestas la
spirito de kunlaboro. Sekve, se ni vekos en ni tiun spiriton, ni allogos
estigajn fortojn kaj ni sukcesos en cxiuj niaj noblaj iniciatoj. Niaj pensoj
kaj agoj farigxos cxiam pli celkonformaj kaj rezultigaj. Vekita spirito
de kunlaboro - tio estas ankaux mensa preteco por akcepto kaj kompreno
kaj ne por neo. Gxi estas ankaux impulso por kunesto kaj kunlaboro kaj
ne por disigo kaj konfrontado. Gxi estas ankaux strebo malkovri metodon
por fari ion, kaj ne kauxzojn, kiuj ne permesas tion fari.
Kiam la homon penetras la spirito
de la kunlaboro, li komencas kree transformi sian rilaton al la mondo,
al la homoj, al si mem. Liaj pensoj kaj agoj ekpasxas laux gxusta direkto
kaj li malproksimigxas de la detruaj impulsoj kaj agoj. La preteco al kunlaboro
kondukas al kreo, plifortigxo, progreso kaj prospero. La spirito de kunlaboro
kunigas diversajxojn kaj instigas ilin krei ion novan, pli belan kaj pli
bonan. Ekzemple, por havi naturkonforman vivon, vi devas trovi manieron
de kunlaboro kun la naturo. Kaj kio estas la amikeco kaj amo, se ne belega
demonstrado de kunlaboro? Duonika estas potenca kaj tuteca sistemo, kiu
vekas la krean spiriton en ni kaj kiu igas tiun spiriton sin montrigxi.
La mondo influas al ni diversmaniere.
Ni ne kapablas antauxvidi la plimulton de gxiaj influoj, kaj des pli
- haltigi aux eviti kelkajn el ili. La nura, kion ni povas fari, estas
reagi, respondi al la okazinto laux plej konforma al niaj vivceloj maniero.
La mondo, staranta antaux ni
estas tio, kio gxi estas. Ni ne povas ordoni al gxi sxangxigxi, farigxi
alia, pli oportuna por ni. En tiu senco la mondo estas konstanto, kun kiu
ni renkontigxas. Kaj cxiu el ni devus esti variebla komponanto. "Devus",
cxar ofte ni tion ne komprenas kaj malprudente ni malmoligxas - kio memorigas
al ni la tristan proverbon "se la ovo falos sur la sxtonon - ve por la
ovo; kaj se la sxtono falos sur la ovon - ve por la ovo"! Dank’al niaj
scio kaj preto al kunlaboro ni akiras eblecon gxuste kaj elaste reagi por
povi realigi en la mondo nesxangxigxebla - tia, kia gxi estas, kiu ne zorgas
pri niaj emocioj kaj malkonsentoj. Gxi dauxre influas per diversaj fortoj
al ni kaj ni estas tiuj, kiuj devas malkovri regulojn de kunago kaj eblecojn
ekvilibri kaj uzi cxion cxi.
La naturo atakas nin per vento,
sed la homo penetrata de kunlabora spirito kreas ventomuelilon kaj velon,
transformante venton el malamiko en amikon.
La maro levas siajn ondojn sen
interesigxi cxu tio placxas al ni aux ne. Sed la homo kun krea inklino
konstruas surfotabulon kaj transformas terurajn ondojn en plezurigan naturfenomenon.
La sxtonego altigxas nesxancelebla
kaj indiferenta, sed la homo posedanta kunlaboran spiriton grimpas gxin,
uzas cxiun gxian trueton kaj elstarajxon kaj tiel sukcesas atingi la pinton,
ofte sen uzi ajnajn helpilojn.
Kien ajn ni turnu nin, ni vidas
manifestigxojn de la estiga forto. Gxi kreas el la kaoso ordon kaj belon.
Gxi kunigas atomojn en molekulojn, el kiuj kreas ion ajn, ecx homojn.
"Nur io povas esti nomita sukceso
- la ebleco travivi la propran vivon kiel vi mem volas."
Christopher Marley (1890-1957)
Kion signifas STRATEMO?
Cxar la baza legxo en la sistemo rilatas ne al
la batalo, sed al la kunlaboro, kaj la vorto "strategio" enhavas aludon
pri militago, pri venko super la kontrauulon, mi decidis enkonduki novan,
pli tauxgan nocion.
"Stratemo" estas arto kaj scienco,
sumo de konceptoj kaj principoj por gajna vivo, kapablo realigi vivkonstruajn
agojn celante plialtigi la kvaliton de la vivo.
Tute eblas transformi nian vivon
en specon de arto, cxar ekzistas iu krea akto - ja ni kapablas konstrui
nian propran vivon kaj tiu ago donas al ni gxuon kaj kontenton.
Do, Duonika - la gajna viv-startemo
- aspektas jene:
· teorio: koncepto kaj ok bazaj
legxoj
· praktiko: gimnastiko kun partnero
kaj/aux apliko de la legxoj
· veko kaj disvolvo de spirito
de kunlaboro
· garantiitaj sukcesoj kaj gajno
en:
- sinkono, memperfektigxo
kaj spirita evoluo
- renovigo kaj protekto
de la korpo
- cxiu dezirata profesio,
kreado, gajno de mono
- la
rilatoj inter la homoj, la amo Rezulte: ricxa kaj felicxa vivo cxi-tie
kaj nun.
LA OK POTENCAJ
LEGOJ DE GVS
1. La Tuteca Legxo de la Kauxzoj
kaj la Konsekvencoj (TLKK) aux la Legxo de la Granda Destino
Laux gxi cxio, kio okazas, estas
konsekvenco de la kauxzoj kaj sekve - determinita: la turno de la planedoj
cxirkau la steloj, la tertremoj, la movo de grandaj kaj malgrandaj
homamasoj sur la tero, naskigxoj kaj mortoj, ecx la trajektorio
de la falanta arbofolio kaj la formoj de la cigareda fumo. Cxio ekzistanta
konstante sxangxigxas kaj transformigxas. Atomoj, molekuloj, plasmo, radioj,
vibradoj, lumo, partikloj, informoj, energioj, materioj kaj estigaj fortoj
konstante kunagas kaj reciproke influas laux apartaj manieroj (esplorataj
de diversaj sciencoj) kaj naskas novajn formojn kaj fenomenojn. Cxio okazas
tia, kia gxi estas, cxar estas cxiuj premisoj ke okazu gxuste gxi kaj gxuste
tia. La estiga forto dauxre kreas de la ekzistanta eblan. La fadeno de
la okazintajxoj etendigxas malantauxen kaj antauxen en la tempo kaj la
spaco de la senlima kaj eterna universo. Sed kune kun cxio alia en tiu
ludo partoprenas ankaux la homo kun siaj revoj, intelekto, deziroj, volo,
agoj. Evidentigxas, ke en la sumo de la faktoroj, formantaj la estantecon
kaj estontecon, ekzistas tiaj, kiuj dependas de ni, kaj aliaj, kiuj ne
dependas de ni. Sekve, se ni ekagas en la zono de nia influo, en nia "propra
korto", sxangxante la propran pensmanieron, forlasante malnovajn kaj malkonvenajn
informskemojn kaj kutimojn, ni fortigos nian partoprenon kiel faktoron
determinanta estontajn okazajxojn. Se ni konstante insistas kaj kredas,
ke iu alia destinas nian sorton, ni mem disponigas nin al eksteraj fortoj
kaj faktoroj. Tiam ni povas nur timi kaj fari malsagxajn provojn kompatemigi
tiujn fortojn. Insisti, ke cxie regas kaoso same ne konvenas, cxar ni denove
lasas nin al nekonataj fortoj kaj kortreme atendas la evoluon de la eventoj.
Sekve la sola racia konkludo estas, ke ni povas fari ion, kio laux la TLKK
kondukos al ni la deziratajn rezultojn.
Jen kion ni gajnas konsciante tiun legxon:
· pli bonan komprenon de la pasinteco.
Tio, kio okazis, estis la sola ebla pro ekzisto de siaj premisoj. Cxio
evoluis laux siaj legxoj kaj pro la interago de multaj faktoroj hodiaux
okazis gxuste tio.
· regxon super la estontecon.
Se ni deziras, ke io konkreta okazu, ni devas organizi la aperon de la
gxustaj premisoj, kiuj kondukos al gxi.
· komprenon de la nuntempeco.
Nun ni estas tiaj, kiaj ni estas, kaj la premisoj por tio trovigxas en
la pasinteco. Ni portas en ni informheredajxon, kiu determinis niajn reagojn
gxis nun.
· ni povas devigi la legxon labori
por ni, uzante nian racion, imagon kaj kapablon eluzi konatan informon
kaj tiel transformi niajn konojn en decidan faktoron, kondukanta
al tia estonteco, kiu plej placxas al ni.
2. La Legxo de la Silka
Fadeno (LSF) Se ni returne esplorsekvas certan gravan eventon, ekzemple
la konstruon de la Eiffel-turo aux koncerton de Jean-Michel , ni atingos
tiun komencan punkton, de kiu komencigxis la koncerna evento. Gxi aperis
en la menso kiel ideo: Sekvis helpideoj, imagoj, bildoj. Poste venis la
demando - kiel gxuste mi povas realigi cxion? La imago desegnis la vojon
kaj la homo faris la unuan pasxon. Kaj tiel - cxiun tagon gxis atingo de
la elektita celo. Ni kapablas dispecigi mense cxiun grandegan konstruon
de niaj revoj, gxis la plej malgrandaj briketoj, kiujn ni povas translokigi
kaj ordigi jam nun. Se ankaux tio malfacilas, ni povas cxion dauxre dispecigi
gxis partetoj tiom malgrandaj, kiom konvenas al niaj fortoj cxi-momente.
Tiel, tagon post tago, pacience kaj persiste, ni faros eron post eron gxis
rezultigxos tio, kion ni volas. Tiel ni tiras la Silkan Fadenon.
Per aliaj vortoj ni povas formuli LSF
kiel Lego de Pacienca Sinsekvo de Regulaj Agoj. Cxiuj cxi kvar komponentoj
- pacienco, sinsekvo, korekto kaj aktiveco estas organike ligitaj kaj devas
efektivigxi dum nia tuta alcela vojo.
En niaj mensoj trovigxas la komenco
de tiu silka fadeno, kiu povas helpi nin "tiri" al ni la sxanon, gxojon,
felicxon, ricxecon.
3. La Legxo de la Kompreno
(LK) Manifestigo de kompreno estas unu el la bazaj teknikoj, kiuj
helpas al ni prosperi. Dank’ al gxi ni klarigas al ni cxion, kio okazas
cxirkau kaj al ni. Cxio havas siajn kauxzojn kaj logikon kaj povas esti
klarigita kaj komprenita. Montri komprenon signifas trankvile, sen emociaj
kvalifikoj kaj antauxjugxoj, trovi kaj sekvi la kauxzojn, kondukintaj al
la konkreta evento aux homa konduto.
La mondo estas tio, kio gxi estas,
kaj ekzistas cxiuj premisoj por tio, cxar se gxi povus esti alia, gxi estus.
Cxio okazas laux la nura ebla maniero, kaj cxiu aparta realigo plej bone
pruvas tion. La homoj estas parto de tiu cxi mondo kaj ili same estas tiaj,
kiaj ili estas, kaj ne povas esti aliaj en la momento de nia renkontigo,
volas ni tion aux ne. La LK helpas al ni ekscii, kial la konkreta homo
agas gxuste tiel. Kiam ni lernos malkovri kiaj estas la kauxzoj de lia
konduto, ni pli facile trovos la plej tauxgajn en la konkreta okazo vortojn
kaj agojn por li.
La kompreno estas aktiva, inteligenta
maniero konservi sin kaj solvi la problemon maksimume bone. Gxi helpas
al ni nin regi, sobre kaj racie pritaksi la situacion aux la homon antaux
ni kaj agi laux la plej gajna metodo.
La kompreno estas pli proksima
al la prudentkapablo kaj estas facile regi gin. Tial antaux ekami nian
proksimulon ni almenaux provu kompreni lin! Kaj plej bone ni komencu per
kompreno de ni mem.
Kion ni gajnas dank’al la LK:
· ni konservas nian energion,
nian sanon, nian animekvilibron.
· ni ekkonas pli bone la mekanismojn,
laux kiuj cxio okazas kaj kiuj determinas la homan konduton.
· dum la procezo de la kompreno
ni sentas plezuron, konata al cxiu, kiu iam kontentigis sian sciavidon.
Ni disvolvas nian imagon, fantazion kaj krean pensmanieron.
· ni ekakceptas la konduton kaj
la eldirojn de la homoj kiel signojn, esprimantaj ilian animstaton kaj
ne kiel malbonan al ni rilaton.
· ni ampleksigas nian konscion
kaj el biorobotoj ni transformigxas en cxiam pli konscie agantajn personojn.
· ni farigxas kapablaj pli rapide
trovi zonojn de kunlaboro kun la nin cirkauxanta mondo en cxiu konkreta
momento.
· ni farigxas klarvidaj kaj sagxaj
homoj kaj psikoterapeuxtoj por niaj proksimuloj kaj amikoj.
· ni malfermas la vojon por la
amo.
4. La Legxo de la Informa Sufico
(LIS)
La informo estas unu el la kvar universaj
entoj kaj nome gxi estas por ni la sxlosilo al la materio, energio kaj
estiga forto. La homoj nun estas la nuraj estajxoj, kiuj kapablas lerte
uzi la informon. La cxefa trajto de nia pensmaniero estas la fakto, ke
la scioj, atingante difinitan nivelon en nia konscio, transformigxas en
aldonan, ofte decidan faktoron dank’ al kiu ni povas nuligi la dangxeran
influon de iu konkreta okazintajxo, aux ecx profiti de gxi.
Laux LIS cxiu suficxa informo
pri difinita problemo povas esti uzata por gxia solvo aux por krei estontajn
premisojn kondukantajn al niaj celoj kaj deziroj.
Barbara de Angelis en sia libro
"Cxu vi plej konvenas por mi?" kategorie deklaras, ke se ni konsciis la
legendojn pri la amo aux niajn psikajn trauxmojn, ricevitaj en la infanagxo,
ni kapablas superi iliajn postsekvojn en niaj nunaj rilatoj kaj forte plibonigi
la kvaliton de niaj ligoj. Tio okazas dank’al LIS. Cxi tiu legxo
kapablas transformi cxiun homon el senrespondeca kaj instinkte aganta marioneto
en respondecan kreanton de sia estonto, plibonigante la efikon de la aldona
faktoro: lia racio. Alivorte la stultulo cxesas esti tia konsciinte sian
malsagxecon.
Ekkonante niajn fortojn kaj kapablojn,
ni multobligas ilin. La sama estas la efiko de LIS - gxi helpas al ni superi
la limigojn estigitajn de ni mem, de nia genheredajxo, familia kaj socia
medioj, malklereco kaj antauxjugxoj.
Rezulto de LIS estas ankaux nia
kapablo ekstrakti principojn kaj konsekvencojn de la manifestigxoj de la
cxirkauxanta mondo gxis atingo de la informa suficxo por ke ni povu sxangxi
la situacion laux nia placxo.
5. La Legxo de la Pozitiva
Pensmaniero (LPP)
Ofte en nia vivo okazas eventoj,
superantaj niajn atendojn. Ni demandu nin, kial niaj anticipaj imagoj estis
tiom modestaj. Kial ni ne kuragxis atendi la pli bonan kaj tamen la vivo
nin surprizis agrable? Cxiokaze la vivo estis favora kaj malavara al ni,
sed kial ni ne estis malavaraj al ni mem? Kial ofte tute senkompate ni
pentras al ni terurojn kaj atendas ilian estontan realigon? Kaj en la plej
bona okazo ni ne kuragxas supozi kiom multe da bono nin atendas! Cxi tie
ni denove trovas la komplekson pri malplivaloro. Havi pozitivan pensmanieron
estas malfacile por homo, kiu ne kredas al si, kiu sisteme estas sxtopata
per opinioj pri lia malplivaloro, kiu kredas, ke ne meritas felicxon, amon
kaj monon. Kontrauxa al la pozitiva pensmaniero estas lia profunda konvinko,
ke li estas fiaskulo, malfelicxulo, nerimarkinda hometo kaj tiel li mem
provokas kaj atendas faktojn, pruvantajn tiun lian konvinkon. Sekve ni
devas unue konscii nian kasxitan komplekson pri malplivaloro, poste ni
devas kompreni, ke tio estas nenatura kompreno kaj ekpensi jene: mi volas,
ke mia vivo estu bona kaj ricxa, cxar mi tion meritas, cxar mi mem estas
valora, pensanta kaj aganta estajxo, kiu havas belajn revojn kaj vivas
kree. Mi faros cxion necesan por realigi mian revon laux plej bona maniero!
Do, nia unua tasko estas klare
kompreni, ke ni estas valoraj estajxoj, unikaj cxiu per si mem kaj meritantaj
bonfarton, bonstaton, bonsxancon, ricxecon. LPP helpas al ni realigi
tion, pri kio ni revas en nia vivo kaj kredigas nin, ke gxuste tio okazos.
Tiu estas la sola vojo realigi cxion deziratan.
Atendu nur agrablan kaj interesan
de viaj kontaktoj kun aliaj personoj kaj de via vivo.
Imagu, ke vi liberigxis de cxiuspecaj
timoj kaj animaj turmentoj, do, vi forjxetis cxiujn "danaajn donacojn"
(perfidajxoj) el via animo. Vi farigxis oreca globo forte elradianta cxiudirekten.
Proksimigxante al vi cxiu ricevos la mankantan al li amon kaj farigxos
kvietmensa kaj harmonia kiel vi.
La kapablo brili cxien estas
plene via kaj ne dependas de aliaj. Do, se vi volas fari ion bonan por
la mondo, sxangxu antaux cxio vin mem. La pozitiva pensmaniero estas pasxo
al tio kaj gxia regado eblas dank’al la cxiutaga laboro en via propra korto.
6. La Legxo de la Duobla Gajno
(LDG)
Kiam "voli" kontrauxstaras al
"devi" ni pretas uzi nian volon, por superi nian momentan maldeziron plenumi
la devon. Tiu nia agmaniero estas provokita de la kompreno, ke la vivo
estas batalo. Sed ekzistas alia, multe pli agrabla kaj indulgema maniero.
Se ni sukcesus stimuli nin fari ion, tiam "devi" kaj "voli" koincidas kaj
ne necesas uzi volon kaj penon. Cxio okazas facile kaj agrable. Kaj la
memstimulado estas intelekta procezo kaj dependas nur de ni. LDG helpas
fari praktikan pasxon al la memstimulado. Kompreninte ke estas realigebla
almenaux duobla gajno de cxiu nia okupo, ni motivigxas pli bone kaj ne
necesas uzi volon aux neimageblajn penojn por devigi nin fari la necesan.
Pli motivigite ni asimilas novajn konojn aux solvojn de la problemoj, se
ni estas konvinkitaj pri la ricevota duobla gajno.
Fakte ni gajnas trioble:
· per la konkreta okupo ni kontentigas
nian konkretan bezonon
· la nova kono aux povo farigxas
"sxangxunuo" kontraux kiu ni estonte ricevos komplezon, monon, simpation
aux alian informon cxe niaj kontaktoj
· La konscio de tiu legxo provokas
dauxran memstimulon kaj tiel niaj okupoj farigxas pli agrablaj kaj kreaj.
Se nun ni aplikus cxi legxon al cxio, kion ni scias kaj povas en la momento
kaj al tio, kion ni eklernos, ni tuj eksentus gxian tutan belecon kaj magian
potencon.
Cxu la lerno de fremda lingvo,
cxiuspeca perfektigxo, la sankonforma vivmaniero estos por ni puno aux
plezuro, dependas nur de ni, de nia kapablo memstimuli nin.
7. La Legxo de la Malkomforto
(LM)
Iam ni perdas aux oni forprenas de ni
necesajxojn, iam oni nin frapas aux ni mem vundas nin, suferas aux estas
malkontentaj, timigitaj, furiozaj. Unuvorte, cxion cxi ni nomas malkomforto
kaj gxin rezultigas nia konstanta interagado kun la mondo cxirkauxanta.
Kaj la mondo ne havas orelojn por auxdi niajn plendojn aux koron por nin
kompati, sed en gxi regas gxiaj kauxzaj-konsekvencaj cxenetoj, dank’al
kiuj en cxi momento gxi estas gxuste tia, kia gxi estas.
Ni, la homoj, posedas alte evoluintan
kaj unike kapablan cerbon kaj intelekton kaj gxuste tio helpas al ni farigxi
sxangxigxema elemento. Estante raciaj uloj, ni devas pritaksi la situacion
kaj reagi adekvate tiel, ke nia kunago kun la mondo rezultigu plezuron
kaj komforton kaj ne doloron kaj suferon.
Ni povas trafi malkomforton pro
diversaj kauxzoj, sed se ni estas sagxaj, ni povas ekstrakti valoran informon
pri ni mem aux pri la specifajxoj de la cxirkauxa mondo.
Kvin estas la bazaj kauxzoj,
provokantaj malkomforton:
· la komplekso pri malplivaloro
- pro gxi ni supertaksas la homon aux la problemon, kun kiuj ni pusxigxas
subtaksas nin mem, trompigxas, plendas, ke fortoj eksteraj nin gxenas kaj
organizite nin premas.
· tromemfido - ni subtaksas la
homon aux la problemon, supertaksas nin mem, agas el la pozicio de la forto,
mankas al ni pacienco ktp.
· avido - ni strebas havi pli
ol la suficxa por ni.
· malscio - ni portas en ni kelkajn
trompigxojn kaj antauxjugxojn, kiuj ne permesas al ni vidi la savigan informon,
aux ni ne kapablas gxustamaniere uzi havatan informon.
· neadekvataj deziroj - en nia
vivo nin gvidas nesankomformaj aux netauxgaj por ni deziroj - versxajne
sub fremda influo.
La LM instruas al ni, ke ni povas
sxangxi la mondon kaj fari gxin vivinda loko, nur kondicxe, ke ni komencos
de ni mem, per la purigo de nia propra korto. Se ni volas malgrandigi la
kvanton de la malfelicxaj, malsanaj kaj malricxaj homoj - unue ni faru
nin felicxaj, sanaj kaj ricxaj. Nur poste ni povas helpi al la aliaj atingi
tion. Sekve, kiam ni sentas nin malkomforte, ni laboru internen inventeme,
sen kulposento, kun deziro kompreni la kauxzojn de niaj agoj kaj purigi
niajn animojn. Kaj atinginte komforton, ni devas labori eksteren, agi kunlaboreme
kun krea auxdaco kaj amo.
8. La Legxo de la Krea Agado
kaj Pensado (LKAP)
Tio estas la baza legxo de la
stratemo.
La homo havas multajn dezirojn,
revojn kaj celojn, sed samtempe li devas supervivi, cxar li ne estas cxiopova
kaj iam malvarmumigxas, elartikigas maleolon, ulcermalsanigxas, ecx mortas,
sed la plej grava - la homo sentas doloron kaj suferon. Sed li estas
rezistkapabla estajxo, vere sentema kaj posedanta intelekton - alivorte
kapabla uzi la informon, penetri en la kernon de la fenomenoj kaj tiel
transformigxi en faktoron, sxangxanta la realon.
En la bazo de GVS staras la kompreno,
ke tiun mondon kreas estiga forto, kiu cxe la homo aperas kiel kunlaboro,
kreo, amo. Duonika firme staras sur la veron, ke la plej sukcesa por la
homo vojo pasas tra la kunlaboro, sed ne tra la batalo kaj kontrauxstaro.
Nur kunlaborante kun si mem , kun la homoj, kun la naturo kaj kun
la universo la homo povas ricevi la plej bonajn rezultojn.
LKAP ampleksas sercxadon, trovon,
kreon kaj restadon en la zonoj de kunlaboro kun la mondo cxirkauxa. Se
temas pri la interhomaj rilatoj LKAP direktas nian konduton al totala egalrajta
kunlaboro. Interagante la homoj trovigxas en unu el la sekvaj tri grupoj
koncerne la rilatojn:
· de manipulado, ekspluato, subteno
de hierarkio
· de memsubtaksado kaj memoferado
· de egaleca kunlaboro.
Plej ofte la homoj orientigxas
al la unuaj du grupoj, provokas vivdramon aux perdas ion. La amo al si
mem, la konscio de sia propra unikeco kaj digno estas la maniero trafi
por cxiam la grupon de la egaleca kunlaboro. Se ni sukcesas, ni komencas
rimarki ankaux la unikecon de aliaj kaj tio ne nervozigas kaj ne timigas
nin. Nur tiel ni povas konstrui la bazon de nia gajna vivo, per:
· kompreno
· liberigxo de trompigxoj
· senkulpigo
· amo.
Tiel ni facile kaj nature atingas
la staton de la egaleca kunlaboro. Se tiu bazo krevas, ni farigxas aux
manipulatoj, aux manipulantoj.
La tromemfido faras de ni manipulantojn,
kaj la memsubtakso - manipulatojn. Ni, la homoj, diferencas inter
ni laux la posedata informo.
Ni diferencas ankaux laux la
materio, el kiu ni konsistas. Cxe iuj plimultas la melanino, cxe aliaj
la kalcio ktp. Cxiu el ni produktas kaj subtenas diversajn energiajn fluojn
kaj fluktuojn, diversas lauxkolore kaj lauxgrande ankaux niaj auxroj. La
sola kiu kunligas nin kun la mondo cxirkauxa estas la estiga forto. Do,
dank’al gxi cxiuj ni estas se ne fratoj, almenaux kuzoj. La estiga forto
estas nia cxiama parencigilo.
Se ni komprenos kaj konscios
tion, ni de kreajxoj povas farigxi kreantoj de niaj propraj vivo kaj sorto.
Sed gxis ni ne konscios tion, ni estos plejparte detruantoj. LKAP donas
al ni eblecon fari la unuan elekton.
KIEL NI PRITAKSU, CxU
NIA VIVO ESTAS SUKCESA?
Ni respondu al jenaj demandoj kaj komprenos
tion:
· Cxu ni malkontentas kaj en
kia grado?
· Cxu ni estas kontentigitaj
kaj en kia grado?
· Kio superas en nia vivo - la
sufero aux la gxojo, la doloro aux la plezuro?
· Cxu la vivo en sia tuteco placxas
aux ne al ni?
· Cxu ni kapablas solvi la aperantajn
problemojn kaj kiel ni faras tion?
· Cxu ni bone kunlaboras kun
aliaj homoj por komuna gxojo kaj profito?
· Cxu ni atingas niajn celojn
kaj revojn kaj je kia prezo?
· Kia estas nia sano?
Post skriba respondo al tiuj
demandoj ni povas pli- malpli korekte pritaksi la kvaliton de nia vivo
en la konkreta momento. Poste ni povas pritaksi kion ni scias aux ne scias
pri la arto vivi. Tiam ni povas kompletigi niajn konojn - teorie kaj praktike.
Felicxe la laboro, ligita kun la lasta etapo, jam estas farita. Antaux
vi kusxas la tuteca sistemo por plialtigo de via vivkvalito - Duonika.
Se ambaux personoj konsistigas
partneran duopon, gxia bona kvalito pruvigas, se:
· ekzistas multaj kontentigantaj
ambaux zonoj de kunlaboro
· ili dividas problemojn kaj
ne plimultigas ilin
· neniu portas la alian sur sia
dorso
· cxiu pretas fari la laboron
en sia "propra korto" kaj la restantajn energion kaj amon dividi kun la
alia por krei ion novan - ekzistas parntenreco, "pilkojxetado", interkompreno
kaj ne kontrauxstaro, batalo, malamikaj diskutoj, malkonfido, trompo ktp
· ambaux konscias la fakton,
ke ili estas diferencaj, sed same valoraj kaj egalrajtaj individuoj
Kiam ni devas strebi sxangxi
nin mem?
· se la sxangxo estas profita
por ni
· se gxi faras nin kreaj, amantaj,
konstruaj personoj
· se gxi kongruas kun akceptitaj
de ni esploritaj kaj gajnaj principoj.
Miaj kriterioj pri auxtentikeco
Mi tenas min al racia kaj logika alpasxo - mi
strebas proksimigxi al la faktoj, analizi ilin per libera de trompigxoj
konscio helpe de logikaj konkludoj. Ekzistas gxustaj kaj klaraj naturaj
legxoj kaj ilia ekkono portas al ni gxojon kaj sukceson.
Malkonsiderante ilin oni produktas
doloron kaj suferon.
Mi opinias, ke:
· vera kaj gxusta estas cxio,
kio kreas, subtenas kaj konservas nian vivon.
· bona estas tio, kio faras nin
sanaj kaj sagxaj.
· bona estas tio, kio montras
niajn talentojn.
· bonaj estas la trankvilo kaj
la gxojo.
· bonaj estas la kreo, la estigo,
la amo.
· ni agas korekte, se ni rilatas
al ni per kompreno, pardono kaj amo, se ni subtenas kaj lauxdas la vivon,
kiam ni sercxas manierojn esti kompetentaj en sia laboro, esti pli sukcesintaj,
pliricxigi niajn konojn, esti felicxaj, realigi niajn revojn, kunlabori
kun aliaj homoj.
· ni agas korekte, se ni unue
purigas nian "propran korton".
Sekve, cxiuj agoj aux senagoj,
kiuj subtenas la vivon, sanon, harmonion, belecon, gxojon, plezuron, gxuon,
amon, felicxon, kiuj kondukas al scioj, perfektigxo, trankvilo kaj klareco
- estas la gxustaj agoj aux senagoj. Ni uzas kiel kriterion ankaux la realon
mem. Se tion, kion ni asertas, oni povas apliki en la praktikon, se cxio
okazas tiel, kiel ni insistis, se la legxo, kiun ni malkovris, ekzistas
kaj gxia konsidero kondukas al sukcesoj kaj dezirataj rezultoj, tio signifas,
ke ni agas gxuste.
Se tiu alpasxo helpas al ni kompreni
la okazantan, konservi nian bonhumoron, percepti la vivon cxiam pli amplekse,
senti kontentigon, plezuron, amon, felicxon - tio estas vera kaj gxusta
alpasxo.
Se la homo malkovris verajn legxojn
kaj sukcesis eluzi ilin, rezultos la solvo de liaj problemoj. Mi esploris
la vivon kaj malkovris, ke cxie, kie oni egalece kunlaboras, la rezultoj
estas sencxese bonaj. Mi esploris kelkajn pruvigintajn sin sistemojn -
Aikido, Taj Cxi Cxuan, Ajurveda, legis librojn, konsilantajn kiel sukcese
intertrakti, enprofundigxis en la aplikon de la reguloj, helpantaj la subtenon
de nia sano kaj cxie antaux mi aperis tiu estiga forto. Mi miris - kie
estis miaj okuloj por rimarki tion pli frue? Sed baldaux mi komprenis,
ke kulpas ne miaj okuloj, sed mia racio. Longe gxi estis blokata kaj misdirektata
de la aserto, ke la mondo estas batalo de kontrauxoj. Tio estis instruita
al ni per la iloj de la amaskulturo en vivperiodo, kiam ni havis nek kritikeman
pensadon, nek bazon por kompari, nek kriteriojn pri vero. Tiuspecaj trompigxoj
dronas en niajn cerbojn formante nian imagon kaj poste ni esploras
la realon aplikante tiun malgxustan imagon. Ne estas hazardo, ke la homoj
hodiaux estas malsanaj, disigitaj, necertaj, timigitaj, malamantaj, avidaj,
kverelemaj, konfuzitaj, vivantaj kvazaux en duonsongxo, turmentantaj siajn
korpojn kaj animojn, blindaj por la beleco, jxaluzaj, nekapablaj travivi
gxojon de la kreo, amo, felicxo.
Do, mi min apogas al kelkaj
okulfrapaj veroj liberigitaj de antauxjugxoj kaj falsaj dogmoj, mi ordigas
ilin en logikan kaj agrablan sistemon kaj aplikas ilin en mia vivo. Tio
efikas kaj mi nomas gxin gajna viv-stratemo.
Cxiu facile povas kontroli la
forton kaj la auxtentikecon de GVS. Suficxas imagi, ke ni jam vivas laux
tiu sistemo kaj demandi al ni:
· se la mondo sxtopigxas per
homoj kiel mi (uzantaj la saman sistemon) - pli aux malpli bona loko por
vivi gxi farigxos?
· se cxiuj homoj aplikus tiun
sistemon en sia vivo, plibonigxus aux malplibonigxus iliaj rilatoj kaj
ilia tuteca vivo?
Respondante al cxi demandoj,
vi komprenos tuj, cxu tiu sistemo estas bona kaj cxu gxi tauxgas por vi
aux ne.
Duonika - la gajna viv-stratemo
estas:
· logike konstruita sen internaj
kontrauxdiroj
· bazita sur realaj faktoj
· montranta la erarajn informojn,
kiuj blokas kaj limigas nian horizonton
· donanta praktikajn respondojn
al bazaj filozofiaj, psikologiaj kaj homaj demandoj
· donanta informon pri la bazaj
naturaj kaj universaj legxoj, kies apliko donas al la homoj pli da kompreno,
sukceso kaj felicxo
· certiganta la komprenon kaj
akcepton de tiu informo per konscio de la kauxzaj- konsekvencaj ligoj
· aplikebla tutece kaj tuj en
la praktiko
· faciliganta kaj agrabliganta
la eniron en la fluon de la estiga forto
Nia granda ordonanto estas la
vivo mem. Gxi estas nia vera "guruo"(spirita instruisto). Iu nevidebla
estiga forto kreas la vivon kaj nun vekinte en si la spiriton de la kunlaboro
oni povas kontakti tiun forton. Granda estas la estiga forto kaj Duonika
estas gxia delegito.
"Cxio estas gxusta, kio donas
sencon kaj forton al via
vivo. Cxiu vorto, kiu ecx plej malmulte lumigas
vian
menson, cxiu sento, kiu ecx plej malmulte
varmigas
vian koron, estas gxusta. Cxiu ago, kiu donas
ecx plej
malmultan forton al via korpo, estas gxusta.
Cxar
miloj da vortoj, sentoj kaj agoj venos kaj
foriros."
Petar Dunov
MIAJ MOTIVOJ
Kio instigas min fari cxi-tion? Kial? Kion mi
gajnos? Kial mi volas disvastigi Duonikan? Pro gloro? Pro mono? Pro potencmanio?
Cxu mi imagas min nova savanto de la homaro? Aux tio estas iu nova speco
de ekshibicio? Aux po iom de cxio? Mi analizis cxion aparte kaj tutece
kaj jen kion mi konstatis.
· la unua, kion mi sentis, estis
la entuziasmo kaj adoro antaux la malkovrita kaj deziro dividi gxin kun
aliaj. Mi estas homo kiel vi, kiu starigas al si demandojn por trovi iliajn
respondojn kaj volas transdoni ilin al tiuj, kiuj same sercxas, sed pro
iuj kauxzoj ankoraux ne atingis la respondon.
· tio, kion mi vidis, estas bela!
Gxi estas valora kaj povas esti uzata de multaj homoj. Pere de GVS mi volas
apliki malgrandan, sed belkoloran vitropeceton en la kalejdoskopon de la
mondo por provoki sxangxojn en la bildo kaj por movi kelkajn tavolojn en
la homa konsciigxo, cxar mi scias - la nova bildo estas pli bela.
· Se cxion, pri kio mi legos
kaj ni priparolos dum la seminarioj, akceptos pli da personoj, mi gajnos
mondon, plena je kreemaj homoj, vivantaj en la spirito de kunlaboro. Kaj
tio estas la plej granda ebla ricxeco. Se mi havus la monon, sed mankus
la homoj, kial mi bezonus tiun monon? Duonika estas forto mala al la neutrona
bombo. Duonika povas neniigi la barilojn kaj permesi al la kreo sengxene
penetri la homojn kaj iliajn agojn. Cxio, kion mi lernis kaj travivis gxis
nun, okazis dank’al homoj, kiujn mi kontaktis aux kies librojn mi legis.
· Mi volas dividi mian gxojon
pri kelkaj mirindaj malkovroj kaj tiel provoki gxin en vi. El mia animo
fontas optimismo kaj instigas min disdoni gxin.
· se iu ne montras intereson,
mi ne deprimigxos, ne taksos min malsukcesulo, ne eligos miajn harojn,
nek malsanigxos pro nekompreno. Tute ne. Mi jam plenumis mian devon kreinte
Duonikan - la gajnan viv-stratemon. Suficxas al mi, ke mi uzu la informon
de gxi por vivi bone kaj senti min felicxa.
· en mia sistemo mankas ajna
aludo pri potencemo. Mi ne hierarkigas la ajxojn kaj homojn, cxar mi bone
scias, ke de tio suferas cxiuj. Duonika agas favore al egaleco, kunlaboro
inter konsciantaj sian individuecon homoj.
· la gloron kaj lauxdon mi ne
bezonas, mi tute trankvile konscias mian valoron de homa estajxo sen kompari
min kun iu ajn kaj mi ne bezonas, ke iu diru tion al mi.
· mia celo estas tenti vin atingi
krean emon rilate al via vivmaniero, cxar mi scias, ke tio certe alportos
al vi gajnojn - pli profundajn travivajxojn, belajn amikigxojn, ricxigo
de la malnovaj amikecoj, kaj se tio estas via celo - ankaux materiala ricxigxo.
· mia deziro, ke pli da homoj
interesigxu pri Duonika estas ne tiom por fini la laboron pri tiu mia bela
ideo, kiom por liberigxi pri sekvaj miaj belaj ideoj, kiuj vicigxis kaj
senpacience frapas per piedoj. Ili same instigas min realigi ilin, por
ke ankaux ilin mi aperigu. Mia deziro estas ne konvinki cxiun pri miaj
asertoj kaj konceptoj, sed doni utilan informon. Mi absolute certas,
ke cxiu homo deziranta kapti gxustajn principjn, dank’al kiuj li povas
plibonigi sian vivon reagos kun intereso.
"Se ekzistas konkreta,
granda bono, destinita por cxiuj,
sed ve - konata al malmultaj, cxu ne estas
granda kaj
neevitebla devo de la iniciitoj informi
pri gxi pli da homoj?"
Emil Kue "La konscia
memsugesto"
"Se ni volas esti homoj, ni devas partopreni
humanismajn agojn"
Jose Sylva
KIEL NI POVAS PRISKRIBI LA
KONSCIIGxON?
La konsciigxo estas samtempe kaj
intelekta kompreno kaj akcepto de la logiko, kaj klarigo, kaj kunsento,
kaj vizio, kaj plenprofunda percepto de la informo, gxia scio kaj
sento pri gxia vereco per tuta nia estajxo. Kiam la informo dronas sengxene
en nian subkonscion, en cxiun cxelon de nia korpo, gxxi farigos konsciita,
travivita.
Nun gxi estas ne nur en nia memoro,
sed gxi plenigas tutan nian estajxon kaj komencas sxangxi gxin.
Imagu vian konscion kiel lumturon
kaj la subkonscion kiel grandegan malluman maron sub gxi. Kiam la lumturo
komencas elradii lumon, la maro eksaturigas per gi. Kiam ni subtenas dum
certa tempo iun veron, kiam ni gxin pripensas, kiam ni provas imagi gxin,
elprovi gxin, gustumi gxin, odori gxin, senti kaj auxdi gxin, kiam ni per
la racio eksentas gxin, kaj per la sentoj ni pripensas gxin, la informo
saturas tutan nian estajxon kaj komencas modeli gxin, difini gxiajn manifestigxojn.
Duonika plibonigas la pensadkvaliton,
sed ankaux la sentadkvaliton. Do ni laboras per ambaux hemisferoj kaj uzas
ilin plenvalore. Racio kaj sentoj en krea kombino. Ni lernos apliki la
principon de kunlaboro cxe la interago de ambaux hemisferoj. Ni faros tion
per nia menso, sagxo, kompreno, konscio, amo. Ne ekzistos kontrauxstaro,
internaj kontrauxoj, pecetigxoj. Ni iros al integrado kaj tuteco.
Pri la legendo en kiu
ni vivas
Nun ni vivas en drama realo, meze de elpensajxo,
en iu sorcxanta nin legendo. Kio gxin karakterizas? La eventoj kaj la rilatoj
inter la homoj estas paradoksaj, malkonsekvencaj kaj strangaj. En la homa
vivo ekzistas multe da nelogikaj ecx malsagxaj komprenoj kaj agoj, tamen
ni ilin akceptas trankvile, cxar ili bone kongruas en la kunteksto de la
legendo. Jen tio estas nia nuna vivo - malbona songxo, songxo de la racio.
La vekigxo eblas por cxiu homo pere de konsciigxo pri la momenta situacio.
Dank’al la gajna viv-stratemo (ni povas trakti la vorton "stratemo" kiel
kompilajo de la vorto "strategio" kaj "emo") ni antaux cxio konscias la
trompojn, al kiuj ni obeas kaj kiuj subtenas la legendon. Ni tiel
kutimigxis al ili, tiel profunde ili enradikigxis en niajn mensojn, ke
la vekigxo povas esti malfacila, ecx doloriga - same kiel doloras niaj
okuloj cxe veno al lumo post longa restado en malluma kaverno.
Kion enhavas nia legendo?
En gxi la felicxo estas io, kion iu al ni portas,
la vivo estas justa kaj nia sorto estas produkto nur de Parcoj aux konfiguracio
de planedoj. Ekzistas Bono kaj Malbono, konstanta batalo kaj dramo, ekzistas
Cindrulinoj, Favoratoj de la sorto ktp. En nia legendo abundas malveroj.
Jam en la infanagxo ni ekscias, ke Sankta Nikolao disdonas donacojn al
la obeemaj infanoj, ke la felicxo venas de ie en nian vivon. La imago pri
rapidaj gajnoj, pri magiaj stangetoj same estas komponajxo de nia legendo.
La kompreno, ke rezultoj povas veni rapide provokas nin prokrasti la memperfektigxon.
Al ni mankas pacienco, ankaux la scio, ke "strecxa laboro" kaj "pacienco"
estas du diversaj nocioj. Mi supozas, ke cxiu el ni memoras iun songxon,
plena je absurdoj. Sed dum vi songxis, nenio vin mirigis. Cxar en la realo
de la songxo ni ne memoris pri la ekzisto de alia realo, kiu nin trafos
tuj post la vekigxo. Nun, kiam ni maldormas kaj memoras pri nia songxo,
ni fakte trovigxas en alia realo, sed tio tute ne signifas, ke ni estas
en la lasta lauxgrade realo. Nun ni ne memoras, ke transe ekzistas alia,
ecx pli ampleksa, kaj en gxi , same kiel en nia songxo, ni akceptas cxiujn
paradoksojn, absurdojn kaj stultajxojn, kiuj okazas al ni kvazaux io memkomprenebla.
Estas tiel, cxar fakte ni dauxre songxas. Jen kial necesas nova vekigxo.
Antaux tempo mi pensis, ke la
malfelicxaj homoj estas suficxe stultaj. Sed evidentigxis, ke tio ne gxustas.
Cxu oni asertus, ke iu roboto estas stulta aux sagxa? La roboto plenumas
nur tion, por kio gxi estas programita. Sxajne la plimulto el ni
similas biorobotojn! Kaj tiu fakto ne sangxigxos kaj ni vivos ene de nia
legendo, en nia falsa kopio de realo gxis ni ne konsciigxos pri la mensogoj
kaj eraraj informaj skemoj.
Longan tempon aliaj personoj
decidis, kion ni faru aux ne faru, kion ni lernu, al kio ni kutimigxu.
Gxis ni kreskis, en niajn cerbojn oni dronigis cxiuspecajn asertojn, kiujn
ni akceptis preskaux senkritike pro mankoj de kriterioj por komparo.
Jen kelkaj mensogaj asertoj,
kiuj konsistigas la legendon:
"La mondo estas unueco kaj batalo inter
maloj."
"La diversajxoj estas kontrauxstaraj."
"Cxion oni atingas nur dank’al la volo
kaj peza laboro."
"Estas tre bele por esti vere."
"En la disputo naskigxas la vero."
"Kolero kaj timo estas utilaj kaj necesaj."
"Auxtoritato anstatauxas veron."
"Cxio povas esti aux bona, aux malbona."
"Erara" signifas "peka"".
"La estado determinas la konscion."
"La homoj estas malfelicxaj, cxar ili
estas malricxaj kaj malsanaj."
"Niaj havoj kaj agadoj karakterizas
nin."
"La cxagreno kreskas kun la kresko de
la scioj."
"La soleco estas malbonajxo."
"Kleriga signifas inteligenta."
"La mirinfanoj estas escepto de la regulo."
"La kvanto estas pli grava ol la kvalito."
"La spirito kontrauxstaras al la materio."
"La nuda homa korpo estas hontinda."
"La egoismo ne decas."
"La felicxo meritendas."
"La mono, sukceso kaj gajno gxenas la
spiritan evoluon."
"Niaj emoj haltigas nian spiritkreskon."
"La vera vojo estas nur por elektitoj,
sanktuloj aux asketoj."
"La ideala partnero devas koni kaj zorgi
pri cxiuspecaj niaj bezonoj kaj deziroj."
"Se la seksumado estas kvazaux magia,
la partneroj nepre amas unu la alian."
"La laboro ne estas plezuriga."
"Ekzistas nur unu "plej bona" maniero."
"Pli da disciplino signifas malpli da
libero."
"Ni laboras plej bone sub premo."
Kaj multaj aliaj mensogoj, dogmoj kaj antauxjugxoj
estras niajn mensojn.
Iom post iom dum la jaroj de similaj
eraraj informskemoj formigxis drama realo, la legendo en kiu ni vivas hodiaux.
Post nia naskigxo nia evoluo devus pasi tra tri etapoj: dependeco, sendependeco
kaj interdependeco. Sed la granda parto de ni haltas ce la unua aux ce
la dua etapo. Kaj tie ili cxesas sian vivvojagxon. Sed ni preferas esti
vojagxemuloj, cxu ne? Vojagxemuloj en bunta realo.
La trian etapon oni povas atingi
per konscio kaj celdirektita sxangxo. Tiumaniere atingeblas plej granda
libero. Nur tiam la homo kapablas forlasi la realon "dramo" kaj eniri en
la realon "felicxa vivo". Do, vi jam povas elekti, vojagxanto au vojagxemulo?
La gvidilo estas je via dispono - GVS.
La komplekso pri malplivaloro
aux kiel oni kreas alibion
Iu havas sanproblemon. Li bone komprenas, ke ne
kuracante sin, sed nur plendante, li aspektus grumblemulo.
Kion li faru? Li devas simple konsulti kelkajn doktorojn kaj poste rakontadi:
"Kaj tion mi provis, kaj tio ne helpas al mi!" Kiam en lia kolekto
estas dekoj da doktoroj kaj sistemoj, kiuj ne sukcesis helpi al li,
tiu persono jam trankvile povas praktiki la profesion suferanto. Nun cxiu,
kiu provas konsili al li manieron por solvo de la problemo estas neutraligata
kaj disbatata helpe da dekoj de "malsukcesaj kuracmanieroj" de lia kolekto.
Alivorte, la alibio jam estas preta. Kial mi nomas tion "alibio"
kaj ne "pravigo"? La vorto alibio rilatas al la jugxpraktiko kaj rekte
al la vorto krimo. Kaj oni kreas alibion por kasxi krimstrebon aux partoprenon
en iu krimo. Cxi-okaze temas pri murdo de la propra korpo laux aparte kruela
kaj suferiga maniero. Cxiu, kiu vivas malsanfavore, kiu malsanigas sin
per fumado, alkoholo, drogoj, trolaboro, subdormo, trauxmoj, malkonvena
nutrado, fakte krimas kontraux sian korpon kaj vivon, kontraux sin mem.
Kelkaj el tiuj homoj, por kasxi propran kunkulpon, kreas "nedisbateblan
alibion", nome per sia kolekto nomata "Ankaux tio ne helpis al mi". Aliaj
kreas tutecan filozofion pere de kelkaj vaste konataj, sed ne gxustaj aux
ne korektaj asertoj, ekzemple "La estado determinas la konscion", "La ekonomio
de nia lando putras ", "Malbonaj homoj gxenas kaj sorcxas min", "Mi havas
malbonan kaj pezan karmon", "La sufero nin nobligas". Similaj pseuxdosagxecoj
ludas rolon de cxerpiloj, per kiuj oni kolektas akvon el naux fontoj por
la akvomuelilo, kiu sencxese kaj mensoge kunkantas "Mi nenion povas fari!
La kauxzoj estas ekster mi mem."
Jam vi certe vin demandas, kial,
se la homo povas vivi bone, esti sana, felicxa, sukcesa, li ne faras tion.
Cxu la homo estas tiom stulta? Ne, cxi-tie ne temas pri sagxo, sed pri
nescio kaj komplekso pri malplivaloro. Tio estas la kauxzo por ke la homo
ne rilatu al si ame kaj estime. pro tio li ne komprenas kiajn fantaziajn
fortojn kaj kreajn eblecojn li posedas.
La cxefregxisoro de la vivodramo
Kvar bazaj faktoroj kreas kaj nutras la komplekson
pri malplivaloro:
1. la memoro pri la malfortikeco kaj
vundebleco staplita dum la jarcentoj en nia genta memoro. Longe la homoj
forte dependis de la cirkonstancoj, kiuj timigis, malagrable surprizis
aux ecx neniigis ilin aux iliajn kreajxojn.
2. La forta kaj la baldauxa memoro pri
nia senhelpeco dum la infanagxo - ni multon ne kapablis fari kaj aliaj
devis nin bani, vesti, nutri, aliaj diris kion ni faru aux ne faru , kion
ni tusxu aux ne tusxu ktp.
3. Nekompetentaj gepatroj, instruistoj,
kiuj kultivis en nia menso senton pri kulpeco kaj tio firmigis la
imagon, ke ni estas neplenvaloraj, malbonaj, pekantaj estajxoj.
4. La morto cxirkaux ni kaj gxia erara
interpretado konstante sugestas al ni, ke ni estas malfortikaj kaj provizoraj
estajxoj.
Kaj jen ni heredas fortan komplekson
pri malplivaloro. Cxiuj niaj dauxraj agoj estas direktitaj aux al batalo
kun tiu terura komplekso aux al provo eskapi. Sed plej ofte en eraran direkton
- ni farigxas orgojlaj, avidaj kaj profunde dubas, ke ni havas la rajton
je cxio bona kaj abunda. Tiu komplekso farigxas bazo por niaj detruaj emoj,
gxi naskas malamon, kontrauxstaron, rivalecon, malpaciencon
kaj hastemon, netoleremon, potencavidon kaj cxio cxi provokis la homojn
krei hierarkion. La komplekso pri malplivaloro instigas nin cxiam trovi
admiraton, antaux kiu ni klinigxu, kiun ni adoru, sed ankaux iun, kiun
ni subigu kaj malrespektu. Tiu cxi komplekso cxion povas transformi
en tragedion. Lernu ni ajnan sistemon por felicxa kaj sukcesa vivo, se
ni anticipe ne liberigis nin de tiu komplekso, ni nur preparas nian estontan
malfelicxon.
Jen la motivoj, pro kiuj ni amu kaj estimu
nin mem:
· Ni estas unikaj, ununuraj kreajxoj
kun nome tiu memsento, en cxi momento, sur cxi tero, en cxi universo.
· Cxiu el ni havas sian vojon,
sorton, unikecon kaj absolute ne necesas kompari sin kun iu ajn.
· Ni jam ekzistas, naskigxis
ni, nome ni! Tio estas la plej bona, kio povis okazi kaj gxi okazis!
· Nome pere de ni sin esprimas
tiu estiga forto, kiu kreas nian mondon.
Kiam ni difinas nian valoron kompare kun la
aliaj, ni povas farigxi orgojlaj. Kaj cxi-kaze ni emas malestimi, prijugxi,
manipuli kaj kulpigi aliajn. Sed se ni subtaksas nin, ni eksentas nin malpli
valoraj, kulpigas nin mem, permesas al aliaj perforti, manipuli, ekspluati
nin. Tiumaniere ni lokigas nin en iu falsa kaj kruela hierarkio, en kiu
cxiu supra subpremas la suban. Se ni ne inklinas al ambaux ekstremoj, ni
estas en ekvilibro kaj komprenas nian valoron kaj unikecon sen komparo
kun iu alia. Tiam ni akceptas cxiujn aliajn kiel diversajn, sed egalvalorajn
al ni. Tiam ni trovigxas sur la sama nivelo kaj movigxas horizontale -
facile, trankvile kaj kun plezuro. Sed kiam ni estas parto de hierarkio,
ni movigxas vertikale - tenante nin per dentoj kaj ungoj, plenaj je strecxo
kaj timo fali malsupren. Kaj kiam ni konscias nian unikecon kaj atingas
normalan nivelon de memakcepto, ni komencas rilati al la aliaj per scivolemo
kaj intereso. Ni sercxas kaj malkovras ilian unikecon, talentojn, fortajn
flankojn por kombini ilin kun la niaj kaj agante kune, manenmane krei ion
trian, pli belan kaj bonan.
KIO DISTINGAS DUONIKAN DE LA
ALIAJ SIMILAJ SISTEMOJ?
Mi ne diras per kio gxi estas pli bona, sed per
kio distingigxas. Cxiu mem pritaksos, cxu gxi estas bona por li. Tio plej
gravas!
Duonika utiligas komprenon, intelekton,
konscion kaj korpon. Eble ni laboros en a-nivelo, sed ni certe laboros
ankaux en b-nivelo, cxar ni konscie sercxos la staton de plena vekigxo.
La a-nivelo, kiel jam la plimulto el vi scias, estas tiu nivelo de la cerboago,
kiu estas ce la limo inter la dormo kaj vekigxo. GVS laboras en la nivelo
de plena vekigxo (b-nivelo), sed ni strebas utiligi ankaux la a-nivelon,
cxar la akirita maldormo disvastigxas cxiudirekten. En tiu senco la GVS
Duonika diferencas de la metodo Sylva kaj de aliaj similaj, kiuj funkcias
cxe a-nivelo. Sed diferenco ne estas kontrauxstaro. Mi mem estas pasia
adepto de la metodo Sylva kaj uzas gxin regule. Gxi multe helpis al mi
kaj mi rekomendas gxin al vi. Sed nun ni parolas pri io tute alia - pri
la vojo al la maksimuma vekigxo kaj akcepto de propra respondeco. Tial
mi ofte diras, ke Duonika estas sistemo pri veko de la kunlabora spirito.
Cxi tie ni ankaux utiligas la
relakson kaj meditadon. Tiel ni ripozos de la pensado kaj malmultigos la
impulsojn sendataj al la cerbo de la strecxigitaj muskoloj. Post la meditado
la cerbo disponos je plej granda parto de sia kapacito, por pensi korekte
kaj kree. Tiumaniere ni vidos kaj konscios la vastan diapazonon - de la
pensomanko, profunda malstrecxigxo, duonsongxa stato gxis la plena vekigxo
de la menso, intelekto kaj konscio. Exc pli - vi lernos allasi la amon
en sian vivon kaj gxui gxin. Se vi sukcese programigxas en a-nivelo, vi
sxangxos viajn damagxkutimojn, donos al via subkonscio novajn kaj utilajn
informstrukturojn kaj de tempo al tempo vi uzos tiun metodon, sed la saman
efekton vi atingos konscie, t.e. se vi bone komprenos kaj enprofundigxos
en la necesan informon.
La ago de la kompreno kaj konscio
jam tuj sxngxos nin. Sekve ni havas du manierojn por atingi la saman
celon - metodon Sylva kaj Duonika. Per la unua ni faras konstruajn sxangxojn
en ni tra a-nivelo kaj cxe alia - tra la plej alta nivelo de maldormo.
Oni povas uzi ambaux metodojn kiel mi mem faris. Kaj tamen prefere uzu
unue Duonikan. Poste mi garantias al vi rapidan kaj potencan enprofudigxon
en kaj uzon de la metodo Sylva.
Cxe ambaux metodoj aperas sama
demando, kun malgrandaj diferencoj. Cxe la metodo Sylva la plej ofta demando
estas "kiel mi komprenu, ke mi atingis a-nivelon kaj ke mia programigxo
estas sukcesa?"
Cxe Duonika la demando estas
"Kiel mi komprenu, ke mi konsciis la veron, kiu sxangxos min kaj laboros
por mi?"
Similas ankaux la respondoj al
ambaux demandoj:
Al la unua demando - meditu regule
kaj cxiam pli facile vi atingos la a-nivelon, kaj kiam la sxangxoj ekokazos
en via vivo vi komprenos, ke la memprogramado estas sukcesa. Vi devas nur
atendi ilin. Gxis tiam simple meditu.
Al la dua demando - strebu kompreni
kaj konsciu sencxese kaj kiam vi rimarkos la kreajn sxangxojn en vi mem,
en via konduto, pensmaniero kaj sentado, tio signifos, ke vi jam atingis
la nivelon de vekigxo kaj eliris el la gravito de la sorcxata realo, kiu
gvidis vin gxis nun.
Kelkajn ekzemplojn:
Se vi tusxas varman fornon kaj brulvundas
vian manon, vi tuj komprenos, ke oni ne devas tusxi varmegan fornon permane.
Se vi konscios tion, vi neniam poste faros la samon. Ne necesas programigxi
en a-nivelo. Se vi konscias, ke vi kutimas fumi, ke vin regas malnova,
teda kutimo, vi facile kaj senpene lasos la fumadon. Vi vekigxas kaj ne
plu estas en la potenco de tiu kutimo. Gxuste tiam vi povas kompreni, kial
vi komencis fumi. Eble vi tiumaniere neracie kontentigis ian sian bezonon.
Vi konscias tiun bezonon kaj trovas pli konvenan manieron kontentigi gxin.
Se vi konscios vian kutimon koleri, vi facile kaj nature cxesos fari tion
sen peni kaj subpremi vin. Kiam vi komprenos kaj konscios, ke vi povas
uzi informon, kiam ajn vi volas, cxar gxi abundas cxirkaux vi, vi gxin
ricevos laux via deziro. Gxi simple aperos en via cerbo kiel sono, bildo,
penso aux sento, aux vin trafos la libro, la homo, kiu donos gxin al vi.
Kiam vi konscios vian unikecon,
valoron, talentecon, potencialon, tiam nature en via vivo aperos cxiuj
pruvoj pri tio. Kiam vi konscios, ke vi estas mirinfano aux mirhomo, vi
komencos prezentigxi tia.
La metodo Sylva tauxgas ankaux
por infanoj kaj tio estas gxia avantagxo, cxar Duonika nun povas esti aplikata
nur de maturaj homoj, kiuj kapablas respondeci pri si kaj pri sia vekigxo.
La vekigxanta homo ne plu estas en la potenco de la songxa realo. Li ne
plu povas suferi kaj timi fantomojn, cxar regas kapablon libere en- kaj
eliri la dramon, legendon, sorcxatan mondon.
Duonika inkluzivas la metodojn
de observado, kompreno, konscio, travivajxo, kreo. Fakte tio estas
etapoj de sama procedo. Temas pri nia libera volo. Gxis ni ne vekigxis,
ni ne povas paroli pri libera volo. Ni similas biorobotojn en somnambula
stato kaj agas kvazaux programitaj - se oni ridigas nin, ni ridas, se oni
ofendas nin, ni tristas, koleras, suferas; kion ajn oni faru al ni, ni
reagas laux gxuste difinita maniero. Nenia libero de la elekto, nenia libera
volo. Cxu ni havas liberan volon en nxia songxo? Ne. La malbona novajxo
estas, ke ankaux en la vivo estas tiel. Sed la bona novajxo estas, ke ni
povas vekigxi. Antaux vi estas gxuste tia sistemo. Gxi aperas en via kosxmaro
kun invito forkonduki vin el la inkubsongxo. Cxu vi volas vekigxi? Aux
vi estas lacaj kaj volas dormi ankoraux iom? Cxu vi volas vidi la veran
realon, kie vi estas dioj aux vi preferas la sorcxatan mondon de
la neraciaj eventoj, dramoj, kunpusxoj, bataloj, teruroj? Cxu vi tion volas?
Cxu vi havas almenaux iom da libera volo por deziri kaj fari tion?
Duonikan oni povas alproprigi
per interparoloj, logiko, intelekto, sentoj, kompreno, konscio, travivo,
kunlaboro.
Duonika estas stratemo,
kiu povas helpi al vi atingi unu el la du, sole gravaj kapabloj en tiu
vivo:
· ekstrakti la plej bonan por
vi de la situacio, kia gxi estas en la momento de via renkonto kun gxi
kaj fari plej bonan el la ebla konsiderante viajn celojn.
· trovi aux krei situaciojn,
kiujn vi plej bezonas, alivorte mendi la plej komfortan por vi realon.
La majstroj de la unua tipo estas
la daoistoj kaj la tantristoj, la majstroj de la dua tipo estas la magiistoj.
La unua povo helpas nagxi en
la realo - tia, kia gxi estas - kaj gxui proprajn kapablojn.
La dua povo helpas mendi la lagon,
en kiu vi nagxu kun plezuro.
Fakte ambaux povoj donas la samon:
altkvalitan, kontentigan kaj gxojigan vivon nun kaj cxi-tie. Kelkaj auxtoroj
nomas tion aligxo al la fluo.
Se vi posedas unu el tiuj du
kapabloj, kio povas embarasi vin? Cxu gravos por vi kio okazas? Kio ajn
proponu al vi Duonika kaj la sxangxigxema vivo, vi kapablos mem fari la
plej bonan kaj cxio estos bonveninta por vi, cxar vi estas mago, kiu rekreas
la realon. Se vi posedas la duan kapablon, denove ne gravas kion proponas
al vi la vivo, cxar vi tuj mendos tion, kio placxas al vi, kaj gxi venos
rekte per la universa mendsistemo.
Do, Duonika estas la stratemo,
kiu montras al vi la vojon al tiuj du kapabloj, kiujn vi bezonas por senti
vin bone en cxi mondo.
SEMINARIOJN PRI DUONIKA?
La celo de cxi seminarioj estas alproprigi
al la partoprenantoj la bazajn principojn de Duonika. Uzataj metodoj estas:
observo, logiko, kompreno, konscio kaj kreo. La ekzercoj po pare estas
la funkciantaj rito, praktiko, kunlaboro. La gimnastiko parolas al la korpo,
vekas gxiajn sentumojn, sensivecon kaj intuicion. Ni okupigxas pri la travivajxoj.
Rezulte vi ricevas tutecan sistemon, kiu aliras amplekse la homon kaj solvas
liajn ekzistadproblemojn.
La dimensioj de Duonika
estas multdirektaj kaj la efiko sur la homa fiziko kaj psiko - multtavola.
Duonika estas invento pri la psiko-fiziko. Nesenteble kaj agrable gxi efikas
je diversaj niveloj: fizika, emocia, psika, energia kaj krea. Dum poparaj
ludoj la partenrojn penetras kreaj vibradoj de estigaj fortoj. Tiel ili
farigxas pli kreemaj, pli harmoniaj, pli koncentrigxemaj, pli amemaj.
La gimnastiko turnas nian atenton
al la korpo. La cxiam kuranta, saltanta de temo al temo menso direktigxas
al la korpo, bele kaj agrable movigxanta, kvazaux dancanta kun sia amiko.
Kiam la atento estas logata de la korpo kaj gxiaj movoj, la menso cxesas
"babili" kaj komencas senti. Kaj cxar mankas pensoj, ni fakte estas en
stato de dinamika meditado kaj plenvalora cxeesto en la korpo.
Duonika revenigas nin al ni mem
kaj devigas nin atenti kun kompreno kaj amo niajn diecajn korpojn, senti
agrablan movigon de la manoj kaj piedoj, senti la gxojon de la muskoloj.
Tiel tute nature sinkronigxas la menso kaj la korpo.
Sekve la okupoj pri Duonika ekvilibrigas
la racian kaj la sentuman sistemojn de la homo. Ofte ni sxanceligxas al
unu aux al la alia direkto. De unu neplena fragmenta realo ni transiras
en alian, kie nin komencas timigi la artefaritaj karikaturaj imagoj kaj
dogmoj de la amaskulturo.
Duonika revenigas nin al la centro,
al la fonto de nia ekzistado kaj faras tion laux agrabla kaj facila maniero,
pere de kunlaboro kun nia partnero kaj amiko. Tio kondukas al kreo de sento
pri aliaj homoj. Konkrete ni lernas auxdatenti la energion, pulsadon kaj
la korpon de nia partnero. kaj tiu kapablo dauxre helpas al ni farigxi
pli intuiciaj kaj pli gxuste komprenantaj la homojn, kiujn ni kontaktas
kaj en pli ampleksa plano - la eventojn, kiuj okazas en la cxirkauxanta
nin mondo. Ni lernas senti, kapti nuancojn, kiuj alimaniere ne kapteblas.
Por studi bazan seminarion pri Duonika ne necesas, ke vi estu vegetarano,
nefumanto aux havi ajnan sperton pri spirita evoluo. Ne necesas ecx fari
nur tion, kion vi lernas.
Ne necesas cxesi spirajn kaj
aliajn praktikojn. Duonika perfekte harmonias kun viaj okupoj pri batalartoj,
meditado, pentroarto, brodado, arta glitado, sportaj dancoj, jogo,
librotenado, esploro de la kosmospaco ktp.
Kiam vi asimilos la bazon de
GVS, vi ne bezonos specialan instruiston, cxar cxirkauxe cxio farigxos
por vi instruanto. Se tamen vi bezonus tian pro io, vi senprobleme trovos
lin aux li trovos vin.
Mi povas promesi al vi, ke post
fino de la baza seminario, mi orientigos vin al la plej tauxgaj por vi
praktikoj kaj sistemoj. Kompreneble kiu volas, povas resti cxe Duonika,
sed mi perforte tenas neniun. Ni diru tiel: Duonika estu kun vi dum via
vivovojo, gxi sekvos vin silente kaj diskrete kaj se vi perdos kuragxon
kaj esperon, se vi estos lacaj kaj senmotivigitaj, gxi estos cxe vi por
subteni vin, por rekredigi vin pri viaj propraj fortoj.
Estas bone partopreni tiun
seminarion, cxar:
· vi plenumos celdirektitajn
ekzercojn kun diversaj partneroj en difinita sinsekvo - streco de la muskoloj,
relaksado, maldormo, aktiva intelekta agado
· tio plibonigas vian mensokapablon,
vi povos aliri vian internan prudenton. Vi akrigos vian klarvideblon kaj
intuicion. Vi trovos eliron el via sxajne komplikita vivo.
· facile kaj agrable vi lernos
esti respondeca pri viaj pensoj, agoj, sentoj. Tiel vi altigos vian
maturigxnivelon kaj farigxos finformitaj.
Vi atingos perfektan psikan ekvilibron.
· vi travivos interesajn momentojn
dum speciale kreitaj situacioj. De la libroj, de la tekstoj vi perceptos
cxion je intelekta nivelo kaj dum la seminario vi imagos kaj sentos cxion
- do, vi perceptos je ekzistadnivelo. Vi ricevos metodon por transformi
vian karakteron.
· vi konsciigxos pri via propra
bioroboto - informa hibrido, kiu ofte prenas la estradon kaj kruelludas
kun vi. Nur tiel vi ekregos la faktorojn, kiuj determinas vian vivon. Vi
lernos metodon pri sukcesa supero de la malklereco. Vi lernos kiel por
cxiam povas venki vian komplekson pri malplivaloro. Vi komprenos kial kaj
kiel aperas la avido, la malmodesteco, tromemfido, la kolero, la timo,
kaj kiel liberigxi de ili. Vi lernos ekstrakti utilan energion de la kolero,
jxaluzo kaj neadekvataj deziroj.
· dum la tuta tempo vi trovigxos
en subtenanta medio - cxiuj en la grupo interkomprenigxos kaj subtenos
unu la alian. Vi lernos sercxi kaj trovi, plibonigi kaj krei zonojn de
kunlaboro inter vi kaj la mondo. Vi plibonigos viajn rilatojn kun la aliaj
sen dolorigaj kompromisoj kun via konscienco. Vi ekregos la arton kompreni,
pardoni kaj ami. Vi vekos la spiriton de la kunlaboro, kiu aperos en via
vivo kiel kreo kaj amo.
· Vi konscios kaj eksentos vian
unikecon kaj forton. Vi realigos memkonfidon, memregon, senton pri la propra
valoro kaj liberon elekti.
· vi lernos distingi viajn verajn
dezirojn. Vi malkovros viajn talentojn kaj kapablojn, vi liberigos la genion
en vi.
· vi provokos la mondon labori
por vi gxis vi amuzigxos.
· vi lernos pritaksi kaj decidi
kio utilas por vi kaj pri kio plej tauxgas okupigxi estonte. Vi lernos
organizi perfekte vian tempon.
· vi lernos facile kaj rapide
transformi cxiun utilan informon en funkciantan, aktivan kaj decidan faktoron
por pozitiva sxangxo. Vi kree solvos viajn problemojn kaj ricevos gxustan
metodon labori kun via partnero kaj metodon krei deziratan estontecon.
· Duonika atingas plej profunde
la bazon mem de la kauxzaro pri cxio. Post la seminario vi foririos, posedantaj
lauxeble plej stabilan bazon, sur kiu vi povas libere evolui kaj dauxrigi
vian vivon kiel ajn - per Taj Cxi Cxuan, Aikido, Jogo, Tantra, Karate,
metodo Sylva, meditado, Rejki, Inside, Neuxrolingvistika programado ktp.
Vi ricevos sxlosilon al cxiuspecaj teknikoj kaj artvalora kono. Vi ekposedos
facile fremdajn lingvojn, sekretojn de la pozitiva motivado kaj tio donos
al vi eblecon ekokupigxi pri longe prokrastataj sed dezirataj okupoj. Vi
ekamos la faratan laboron aux eklaboros tion, kion vi deziras.
· Vi fortike kaj stabile ekstaros
sur la vojo de via spirita evoluo kaj ekposedos ok potencajn legxojn -
la plej gajna sistemo de konoj en la cxiam sxangxigxanta mondo por atingi
plenvaloran, sukcesan kaj ricxan vivon. Vi komprenos kaj ekregos la ligon
inter la sano, seksumado, energio, mono, kunlaboro, harmonio, amo, felicxo.
Cxiam vi povas turni vin al mi
por konsilo, konsulto, analizo de iu problemo kaj trovo de gxia solvo.
Sed mi certas, ke post la seminario vi kapablos tute memstare fari perfektajn
decidojn pri via vivo kaj estonto.
Kaj ecx pli. El inter la partoprenintoj
de la seminario ni elektos estontajn instrukciistojn pri Duonika.
POR KIU KONVENAS LA SEMINARIO
PRI DUONIKA?
· por cxiu, kiu volas decide plialtigi
la kvaliton de sia vivo
· por cxiu, kiu malgraux sia
propra opinio pri traktataj temoj emas ilin rigardi el alia vidpunkto kaj
ne timas absorbi kaj uzi utilan informon
· por cxiu, kiu scias multon
kaj volas ordigi gxin en iu funkcianta propra sistemo. Por cxiu, kiu volas
kiel eble plej rapide liberigxi de la kroma psikologia sxargxo, gxenanta
lin evoluigi siajn talentojn.
· por cxiu, kiu volas liberigi
sian energion, absorbata senkompate de la posedata kulposento
· por cxiu, kiu volas plibonigi
la rilaton al si mem
· por cxiu, kiu volas gxui la
kontaktojn kun aliaj homoj. La sekso kaj agxo ne havas signifon.
· por geedzoj kaj amantoj - certe
ili sukcesos plimultigi la zonojn de kunlaboro kaj tiel - la cxarmon de
sia kunvivo, la kvaliton de sia komunikigxo kaj de la komunaj sxatataj
okupoj
· por la praktikantoj de la batalartoj
cxefe pro la bezonata cxiuflanka sento pri la partnero
· por homoj entreprenemaj - ili
lernos kiel pli rapide kaj efektive forjxeti la cxiutagan strecxon kaj
kiel fari sian strategion pli profita
· por intelektuloj kaj kreemaj
homoj - ili forte plivastigos sian vidon al la mondo kaj siajn talentojn,
novajn ideojn kaj krean inspiron
· por la lernintoj de la metodo
Sylva - ili pliricxigos sian arsenalon de ekzercoj po duope kaj kompletigos
sian bonan principaron, gvidanta al sukceso
· por esperantistoj, cxar krom
la internacian lingvon ili ricevos novajn ilojn por interkomprenigxo kaj
plenvalora komunikigxo
· por blindaj kaj surdaj homoj,
cxar tiu sistemo nepre pliricxigos ilian vivon kaj plimultigos iliajn kapablojn
· por homoj, praktikantaj aliajn
sistemojn por evoluo kaj spirita kresko. La principoj de Duonika povas
nur helpi kaj faciligi la iradon laux kiu ajn vera vojo
· por cxiu, kiu volas vidi siajn
intimajn revojn realigitaj
POR KIU NE TAUxGAS DUONIKA?
· por tiu, kiu estas konvinkita, ke cxion
scias kaj povas lerni nenion pli
· por tiu, kiu venas kun deziro
kvereldisputi por multigi la kolekton de pruvoj, ke li pravas
· por tiu, kiu ne volas auxdi
kaj pensi
· por tiu, kies inteligenteco
estas sub la meza nivelo
· por tiu, kiu estas pasie enamiginta
en sia malfelicxo kaj sufero kaj ne volas difekti sian dramon
· por tiu, kiu preferas, ke aliaj
havu respondecon pri lia vivo.
VI ESTAS BONVENAJ EN LA KLUBO
"DUONIKA"
Ni fondis tiun klubon kun celo helpi al
la dezirantoj starigi kontaktojn surbaze de samaj interesoj, sercxoj, revoj.
Cxi klubo faciligas trovon de zonoj por kunlaboro. Ni estas konvinkitaj,
ke tiu homa kolektigxo kaj ne kontrauxstaro estigos novajn belajn rezultojn.
Venis tempo, ke oni faru ion konkretan kaj instigu la renkontigxon inter
la diferencaj personoj kiel egalecaj partneroj, celantaj malkovri ricxajxojn,
kiujn nur la kunlaboro povas certigi al ili.
En la klubo povas partopreni
cxiu, kiu deziras tion. Li devas priskribi koncize siajn interesojn, strategiajn
zonojn de kunlaboro, kiujn li volas starigi kun aliaj personoj. Ekzemple
vi povas telefoni kaj peti kontakton kun homo, kiu ludas sxakon, tenison,
dancas bone, faras kuracmasagxojn, praktikas batalartojn ktp. Aux vi bezonas
kunekskursanton, kunfisxkaptanton aux partneron por gimnastiko Duonika.
Bonvolu telefoni al 00359
2 574 669.
Ni zorgos kontaktigi vin kun
la bezonata partnero.
Rimarkigxo: la spektro de viaj
preferoj esceptas nur geedzigxkontaktojn, seksumadkontaktojn, religiajn
kaj politikajn kontaktojn.
PLIA INFORMO POR INTERESATOJ
Antauxstaras organizo de kurso por instrukciistoj
pri Duonika. Por partopreni en la kurso oni devas fari anticipan ekzamenon,
pruvanta la sobran karakteron, komunikemon, bonan sanstaton, bonan korpkulturon
kaj emon al la bazaj principoj de la stratemo.
La kurso dauxras unu monaton.
Por partopreni gxin necesas deponi petskribon, fotojn kaj partoprenkotizon.
En la kurso oni lernas :
· du gimnastikajn ekzercseriojn
por komencantoj - en- kaj eksterejaj
· gimnastikan ekzercserion por
progresintoj
· metodikon instrui
· la ok bazajn legxojn de GVS
· japanan gimnastikon por memstare
subteni la korp- kaj la spiritstaton
La postkursa ekzameno havas teorian
kaj praktikan partojn. La sukcesintoj ricevas diplomon kaj legitimilon
por instrukciisto.
MENDO DE VIDEOKASEDOJ Vi povas mendi
videokasedojn kun la ekzercserioj por komencantoj, por patr(in)o kaj infano
, por amparoj
cxe telefono +359 2 574 669. Pago
cxe ricevo.
MASAGxOJ KAJ KURACGIMNASTIKO
· klasika masagxo de la tuta korpo
kun oleo - 1 horon
· "Iumejho" - japana masagxo
nomata ankaux "sajongi" - restarigas la harmonion de la korpo
· japana kuracgimnastiko "Diino
Biks" (kompletigas "Iumejhon" - memstaraj ekzercoj por subteno de la korposano
· roma relaksmasagxo - horon
kaj duono
· Tao-masagxo - ekvilibranta
la energion
· instruado korekte plenumi la
kvin tibetajn ritojn por sanigxo kaj junigxo
· kuraco per "Rejki"
Vi povas konsulti fidindan specialiston
pri personaj problemoj.
Por informo kaj enlistigo - telefono +359
2 57-46-69